Ploras roz', degelonta
En la flama aŭror'
Haltas ni apud fonto
De l'iama amor'
En okuloj, okuloj
Ne retrovas kun pent'
Senton inter nebuloj
Sobra prudent'
Ĉu postulu ni nun de
Pardonema destin'
Tion, kio enfunde
Ne varmigas jam nin
Tion, kio brulegis
Kaj forbrulis al cindr'
Tion, kio belegis
Rozoj en vintr'
Ne necesas. Ne faru
Misajn paŝojn en viv'
Rememorojn enflaru
Kun junaĝa naiv'
Kaj konkludu, ke bonas
Nia saĝa fortun'
Ke fojfoe resonas
La iamo en nun'
Kaj retrovu la forton
Por refoja ekam'
Kaj dankegu la sorton
Se ekbrulos la flam'
Naskos plurajn aŭrorojn
Horizonta lini'
Ja ne nur rememoroj
Por ni